Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu flanko de l’papero, ĉar la duan la redaktoro uzos por siaj privataj aferoj. Koncerne la stilon mi atentigas la verkontojn pri jenaj kelkaj rimarkoj: la vorton Zamenhof, Esperanto, Centra Oficejo, La Vojo skribu per pli grandaj literoj; post la frazo „Vivu Zamenhof“ necesas meti kvin! (!!!!!) Se vi iun vorton ne povas traduki, senĝene esperantigu ĝin, nome almetu „o“ aŭ „a“, ekzemple „gapo“, „lamento“ k. t. p.

Kaj nun, karaj samideanoj, vi vidas, ke ni estas efektive la plej progresema gazeto, ke ni vere deziras, ke ĉiu esperantisto famiĝu, ke ni ne volas permesi, ke pereu novaj talentoj, estontaj geniuloj — kaj tial, karuloj, subtenu nin ankaŭ, montru vian dankemon kaj sendu po 2 Sm. por jara abonpago en la redakcion de nia „Vojo“. El viaj spesmiloj ni kolektos grandan kapitalon, kiu ebligos al ni pliinteresigi la gazeton. Komence ni eldonos ĝin ĉiumonate, poste ĉiudusemajne, poste ĉiusemajne, ĉiutage kaj fine nia „Vojo“ aperos dufoje ĉiutage kun diversaj specialaj aldonoj „Por komercistoj“, „Por ridemuloj", „Por paperkorbuloj“ k. t. p.

Do, karaj, prenu la plumojn en la manon, monon el la monujo, kuraĝe antaŭen kaj —

Vivu Esperanto kaj „La Vojo“ !!!!!

24. VII. 1914.