Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

longulo, al kiu oni alkudris la epiteton: „Episkopa bastono“.

Magda vere estis tre mirinda kapo. Maldika kiel kandelo, vaksoflava, havis pintan, ĉe la ekstremo kurban nazon kvazaŭ tiriĝanta pruno, kaj sur la pinto de l’ nazo vilan verukon. Sur ŝia longeta vizaĝo oni vidis pli da faldoj ol sur la vilaĝana ĉemizo. Dentodoloron ŝi ne havis, ĉar ŝi ilin ne posedis, kaj en la grizentajn, ĝenantajn okulojn malofte riskus in ajn enrigardi, ĉar ilin la maljunulino fermadis, nur kelkan fojon palpebrumante en la dian mondon.

Observante ŝin, kiel ŝi klinita en la budo kaŭras sub la blanka flugila kufo, ĉiu ekpensus: Magda ne estas sen —, Magda rajdas ĉiuvendrede kontraŭ Klek aŭ al la vojkruciĝo de Lomnica[1], por diable sin amuzigi en la rondo de l’ hufofratinoj, nu, — ĉiu ekpensus, Magda estas sorĉistino.

Tamen ŝia animo ne estis malplena, la koro malica; la pipro-kukaĵistino estis eĉ tre pia maljunulino. En ŝia budo pendis fulgita pentraĵo de l’ mirikla Remeta Dipatrino, kaj antaŭ ĝi brulis je honoro de l’ Dipatrino kaj savo de l’ animo bronza lumigilo. Magda sidante dum la tuta tago en sia ligna kaŝejo, dormetante tordadis la grajnan benitan rozarion, metinte nur po kelkfoje frostigitajn siajn manojn super la poto, plena da ardo, aŭ parolante kelkajn vortojn kun kia burĝino aŭ kun la sonorigisto. Ŝi kutime murmuris: „Patro nia “ kaj „Ave Maria“ ĉu la suno brilis ĉu pluvis. Do tion certe sorĉistino ne faras!

La epiteton „priprajistino“ oni aldonis al ŝi pro tio: En la tuta urbo ekzistis nek aristokratino nek burĝino, scianta knedi tiel pipro-kukon, kiel Magda. Tial estis vendrede kaj dimanĉe vetkonkuro por ŝiaj piprokukoj, kaj eĉ la urba juĝisto mem, Ivan Blaĵekoviĉ, lasis kelkfoje belan denaron en ŝia monujo.

La maljunulino vidviniĝis jam de longe. Ŝia

  1. Kunvenejoj de sorĉistinoj, N. d. t.