Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mortinta edzo estis sonorigisto ĉe sa Marko. Tiel ŝi vivaĉis senparenca kaj senfrukta, nokte bakante la piprokukojn en sia loĝejo ĉe Kamenita-vrata (Ŝtonpordego) kaj tage vendante ilin antaŭ sa Marko.

Oni ne memoris, ke ŝi estis iam pli juna, nek oni rimarkis ke ŝi maljuniĝas; ĉiam sama kaj sama kiel antikva bildo, kiu, pendante, jarojn post jaroj en kaŝita kastelo, sian formon ne ŝanĝas. Sed ĉiu vidis, ke la maljunulino kolektas belan monsumon, kaj malmulte elspezas, ĉiu demandis — kiel oni jam demandas pri ĉio — por kio al Magda la mono?

Vere, en la angulo de sia multkolora kesto gardis Magda la malnovan ŝtrumpon, plenan da denaroj, groŝoj, eĉ malnovaj cekinoj de l’ reĝo Matiaŝo.

Sed por kio al Magda la mono?

„Por ripozo de l’ animo“, trankvile rediris la maljunulino al tiaj trudemuloj, pluturnante la rozarion.

Jes, por ripozo de l’ animo! La bona maljunulino, okupita de la pia revo, flanken metadis pene akiritan denaron al denaro, por povi kolekti tiom da mono, ke, post ŝia morto, por animripozo de ŝi kaj ŝia mortinta edzo oni faru meson ĉiujare ĉe sa Marko je Magda-tago.

Priokupata de tiu penso ŝi laboris fervore, ŝi estis feliĉa.

Nenia miro tial, ke ŝi estis amata de ĉiuj geburĝoj, vivante, kun ĉiuj en reciproka estimo. Nur unu homo ŝin malplaĉis: la urba razisto Grga Ĉokolin, kiu tenis sian butigeton sub la arkaĵaro de malnova urba domo, angule de la placo de sa Marko.

Strangulo estis tiu Grga Ĉokolin! Maldiketa kurulo. La kapo dika, ronda kiel brasiko, la brovoj densaj, volbitaj super la nazo, la okuloj malgrandaj, nigraj, pikantaj, kiam ilin vina nebulo ne vualis; la nazo malakra, larĝa, kurbita supren, kaj ruĝa, ke vi timas alproksimigi al ĝi pulvon, la vizaĝo lekita, senbarba, por tiel diri: viva montrilo de la metio de Grga. Tia estis eksteraĵo de l’ urba razisteto. Sed eĉ lia animo ne estis pli bone subŝtofita. Ŝance-