Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

liĝemulo, obstinulo, ŝajnigulo, en ĉiuj anguloj semata, ĉie enŝovanta siajn sapumitajn fingrojn, kie lin eĉ nenion kostis.

Ĝuste oni ne sciis, de kie Grga falis; lia parolo ŝajnetis kvazaŭ zagorjana, laŭ bezono li sciis saluti la juĝiston aŭ kapelanon latine: bonan matenon. Oni lin eĉ ne demandis pri la hejmo, kaj, sciante, ke li de ie hazarde alvagis, oni evitis ofendi lin, ĉar lia lango estis vera diabla vipo. Tra la mondo sufiĉe li vagis, almenaŭ li tiel diris; li sin laŭdis, ke li servis en la armeo de l’ banuso sub la standardo de Petar Bakaĉ, ke apud Ivaniĉ-grad estis vundita, kaj mire li sciis paroli pri turkoj, pri sia kuraĝo, kaj se ŝajnis tro brava tiu lia kuraĝo al la aŭskultantaj, abrupte Grga turniĝis al ili kaj montrinte cikatron sur la frunto ekkriis: „Malsaĝuloj! Ke ĝi ne estas vera? Jen vidu! Tie ĉi kisis min la turka sabro! Danku Dion, ke pli profunden ĝi ne enhakis, ĉar vi tiam ne havus iun, kiu vin razus!“ La homoj ekmemoris, ke oni povas ricevi cikatron eĉ drinkante, tamen Grga restis heroo, vera heroo. Grga vere ne estis sanktulo; eĉ kun malplena stomako li havis plenan sakon da ŝercoj kaj amuzaĵoj, eĉ animo ne restis ĉe li sen flikaĵoj. La burĝojn li kuracis per kamforo kaj hirudoj, la brutaron per hostio, li razis sinjorojn, razis ankaŭ vilaĝanojn el Trnje pere de ligna kulero.[1]

Kaj dum cetera tempo li trinkis, ĵetis la kubojn kaj ŝercadis.

Cirkuladis famo, ke li sin okupas je misteraj specialoj — ke kuiras iajn trinkaĵojn kaj pli de tia speco. Kompreneble tion oni nur parolaĉis, sed oni sciis certe, ke Ĉokolin merkrede kaj vendrede ne fastas.

Sekve nenia miro, ke lin Magda tre aminde ne rigardis, sed hazarde okazis, ke la razisto kaj

pipraĵistino tute malpaciĝis. Magda loĝis apud Kamenita

  1. La tiamaj vilaĝrazistoj metadis al la kamparanoj en la buŝon lignan kuleron por pli facile razi ilin. N. d. t.