Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vrata, ĝuste kontraŭ la ĝardeno de Draŝkoviĉ, en la domo de Petar Krupiĉ, la oraĵisto kaj urba estro.

Peta Krupiĉ, nobelo el Velika Mlaka, vivis de la juneco en Zagreb. Poste li rondiris sufiĉe la mondon pro oraĵista metio, venis eĉ en Venecion mem, kie oni forĝas la plej delikatan oron kaj ŝpinas ĝin en maldikajn fadenojn. Post multaj penado kaj lernado revenis li Zagrebon, tie enskribis sin en korporacion, aledziĝis la metion de l’ bopatro kaj brikan domon apud Kamenita-vrata. Kvankam la metio prosperis al li kaj feliĉo floris, neniam fieriĝis la majstro Petar nek per maljusta ago makuligis sian nomon, kaj la burĝoj rapide ekamis lin pro lia honesta koro kaj sagaca prudento elektinte lin magistratano. Sed feliĉo pasas rapide, kaj malfeliĉo venas pli rapide. Je granda ĉagreno de l’ oraĵisto mortis baldaŭe lia fidela edzino postlasinte etan solfilinon — nomata Dora.

Al tiu Dora estis la maljuna Magda baptopatrino, tiun baptofilinon atentis Magda kiel okulon en la kapo. La turka superforto tedis ĉiuflanke, tial oni devis kolekti nutraĵon kaj defendaĵon, helpotaj al la urbo. Sed ankaŭ la aristokratoj: Zrinskioj, Bakaĉoj kaj Alapiĉoj ĉagrenis sufiĉe zagrebanojn, ke procesoj estis senfinaj. Ankaŭ inter si ĉagreniĝadis kaj malpaciĝadis zagrebanoj laŭ pratempa kutimo, kaj oni devis paciĝadi, juĝadi, kaj eĉ por nenia salajro sed por la honoro, danko kaj du paroj da botoj. Oni devis do peni por vivi, kaj plani kaj forĝi de la tagiĝo ĝis la malluma nokto. Apartigita tiel de sia kameno ĉu per oraĵista ĉu senatana okupo, Krupiĉ ĝojis je la zorgado de Magda, sciante, ke la maljunulino estas ora animo kaj ke ŝi per pia mano kaj instruado edukos sian baptofilinon por la vojo de tempa kaj eterna feliĉo.

Sed Dora eĉ ne bezonis tiom da atento kaj zorgo. La junulino, bona de sia animo kaj ne konante malbonon, trovus ankaŭ per si mem la vojon irotan, por ne eniĝi en malbonon. Ŝi estis sagaca, viva, fariĝinte en malfrua infaneco tiel libera, ke