Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝin oni ne rigardis infano, ke ŝin ĉiuj eĉ nomadis „la saĝulino de l’ oraĵisto“, ĉar la etulino — kaj tio ne estis ŝerco tiutempe — ellernis legi kaj skribi de la urba instruisto, Blaĵ Dragŝiĉ.

Kiam do nur la burĝono fariĝos floro, la infano junulino! Mirinda ĉarmo tiam por okulo!

Kiam ŝi dimanĉe kaj festotage, revenanta hejmen tra la Marko-placo, paŝadetis per siaj etaj piedetoj, vestitaj en ruĝepintaj botetoj, kiam ŝia bela kapeto sin balancis sub la ornamriĉa parta[1] kaj abundaj ŝiaj nigraj harligoj malleviĝis malsupren de la blueta korsaĵo ĉirkaŭkudrita per ŝafofelo; kiam ŝi tenis per la manetoj sur la brusto grandan, arĝente laditan preĝaron, honte antaŭ sin rigardante, ke vi ne povis ekvidi la fulmantajn okulojn pro longaj silkosimilaj palpebroj, ĉiu estus dirinta: Jen sanktulino deiris do l’ altaro inter la popolon por per sia aminda aperaĵo ĝojigi la malgajajn homojn…

Kelkaj burĝidoj — sed ne kia-ajnuloj — ŝtele ĵetadis la okulojn al Dora; kelka patrino sekrete kalkulis, kiam Dora maturiĝos por sia filo, eĉ aristokrataj sinjoridetoj se ilin subite brulpikis la brilokulo de l’ oraĵista filino, sufloris unu al alia: „He, se ŝi ne estus, kio estas!“

Sed Dora ne altiĝis sole per bela vizaĝo, sed ankaŭ per pli bela animo. Estis ankaŭ alia kialo, vere gravega, ĉar ĝi oron valoras. Oni diras: „Bona famo estas pli valora ol zono ora“; kaj Dora posedis kiel bonan famon tiel oran zonon.

Nenia miro do estas, ke ĉiuj belegaj zagrebaj junuloj proponis al la junulino Kristnaskan pomon, rondirante, sopirante, kaj planante la trezoron de l’ oraĵisto; sed de tiu trezoro ne estis por ili oro, kaj fermita la pordo de l’ oraĵisto.

Ĉio tio estis nenia miro, sed miro el miroj, pri kiu sonĝis nek unu animo en la urbo, estis jena:

Kion kuraĝis nek ia sinjoro nek sinjora ido,

tion kuraĝis mizera razisto Grga Ĉokolin. Li ekde-

  1. Parta junulina kapkovrilo. N. d. t.