Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Ho jen! Serioze vi komencis,“ intermetis la maljunulo.

„Ŝerci mi nun eĉ ne povas. Mi ne bezonas longe rakonti kiu kaj kio mi estas. Tion vi, majstro, plej bone scias. Certe troviĝas personoj en la urbo, por kiuj la honesto de aliaj nenio estas ol malnova peltaĵo, forte depolvota, sed kalumnio estas kiel kardo ĝermanta, kie vi ĝin ne estas seminta. Mi diras al ĉiu: „animon en sin“, kaj oni balaŭ antaŭ sia pordo; mi diras, Grga Ĉokolin ne estas malplena sapoŝaŭmo, kia li estas rigardata. Kaj mi volus esti pli bona, ol mi estas, sed al la diablo estas tiel solumi kaj nenion faraĉi et caetera. Tial, majstro, por ne turmenti vin per longa litanio, — mi firme decidis edziĝi.“ Ĉi tiujn lastajn vortojn Grga iel pene elpremis, sed ektusinte, li daŭrigis:

„Por edziĝo, kiel vi scias mem, necesas viro kaj virino.“

„Vi diris tute prave“, aldonis Krupiĉ.

„La viron, scilicet min, mi havus, sed la alia duono, la Adam-ripo mankas, — en tiu arbetaĵo kuŝas la leporo!“[1]

„Ankaŭ tio estas vera!“

„Longe mi tordis kaj tordis ĉi tiun penson en la kapo, kaj pense kribligis ĉiujn zagrebajn knabinojn, kaj fine, rebene cognita, jen min ĉi tie pro via Dora! Ne prenu malbone, majstro Petar! Dixi!“, penege ekspiris Grga.

Krupiĉ estis ekaŭdinta, kien celas la okulo de l’ razisto, do li eĉ plej malmulte ne estis mirigita, sed kiel bonulo, ne volante eĉ iun ajn ofendi, ne rifuzis la varbanton koncize, sed respondis al li:

„Kara amiko Grga! Honoro kaj respekto al via metio! Ni ĉiuj vivas de dia donaco, ĉu plugante, ĉu forĝante aŭ razante. Mi scias ankaŭ tion, ke la mondo estas klaĉema kaj longlanga, ke oni malĝojas pri alia feliĉo, kaj ĝojas pri alia malfeliĉo. Sed mi scias, kio estas justa kaj bona. Ne opiniu, ke pli

bona lango estas al mi ulno per kiu mi mezuras ies

  1. Tie estas la ĉefaĵo. N. d. t.