Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

honestecon. Sed, kara majstro Grga, la frukto ne estu ŝirkolektota ĝis kiam ĝi ne maturiĝos, kaj la knabino edziniĝota, ĝis kiam ŝi ne taŭgas por patriniĝo. Dora estas, dank’ al Dio, knabino kerna kaj sana, sed je Triunuo ŝi estos apenaŭ deksesjara. Estus trofrue, ĉiaokaze trofrue. Ŝi portu ankoraŭ kelke da jaroj la parta’n,[1] estos jam sufiĉa tempo kaj ŝarĝo por la kufo.[2] Vi scias ankaŭ tion, ke mi estas sola, ke mi estas vido; de tago al tago la manoj malfortiĝas, la okuloj min iom post iom perfidas, kaj da zorgoj plena sako; kuru tien kuru ĉi tien, kaj la knabinon ŝarĝas la tuta domo. Sekve prenu ankaŭ tiun bastonon al mia maljuneco — tiam Petar adiaŭ. Tial ne prenu malbone, majstro Grga, mi deziras al vi honestan kaj pian virinon, sed Dora estas tro juna.

„Ne prenu malbone!“, ekbalbutis Grga, nesciante kien meti la manojn kaj piedojn, kaj korpremita kaj pala ĝis la nazo foriris hejmen.

Dora aŭdis tutan tiun interparoladon tra la fenesteto, komunikanta inter la ĉambro kaj kuirejo, kaj de hahado ŝi preskaŭ formordis sian langon. Brogita Grga razante tiun tagon ektranĉis urban kapelanon Ŝalkoviĉ, ke li ekkriis de doloro kaj ĉagreno.

Magda ekflaris, kiaspeca lano estas tie ŝpinata — kaj kie kompatinda Grga esperis trovi la ŝlosilon, li trovis fermilon, kaj tio malbonigis lian kalkulon.

„Tiu sinjoraĉo razilulo ne estas el malsaĝula domo“, diris la maljunulino al Krupiĉ jam antaŭ la vizito de Grga. Ankaŭ cigano ekdeziris fariĝi turka caro! Mi, je Dio kaj kredo, malamas fierecon; pro fiereco rulfalis la anĝeloj kaj gardu Dio, ke Dora makulu sian animon per morta peko. Sed sinjoro baptano! kvankam ni estas ĉiuj gefratoj, troviĝas ĉiuspecaj inter ni, kaj mi neniam aŭdis, ke la vinagro estas miksata kun vino. Donu Dio al Dornjo

bonan edzon, por ke estu iliaj animo ĉe animo kiel

  1. Kapkovrilo de la junulinoj.
  2. Kapkovrilo de la virinoj.