Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

razilo, se mi fine ne derazos vian haraĵan verukon! Jes, jes, mi Grga Ĉokolin —“

Kaj ne pasis longa tempo, kaj la razisto fakte sin venĝis.

La respektinda magistrato tambure sciigis ĉie kaj ĉiujn, ke estonte estas malpermesite al la vendistinoj vendadi malpli ol dek vakskandelojn pofunte, kaj ke ili pagos por ĉiu troa kandelo punon de unu hungara floreno.

Ĉokolin, sciante, ke maljuna Magda havis de antaŭ dekunu vakskandelojn pofunte, ekiris al la budo de l’ maljunulino, ke ŝi donu al li de tiuj malpli grandaj kandeloj. Magda longe ŝanceliĝis, sed la razisto diris al ŝi:

„Ne malsaĝumu, fratino! Mi ja certe vin ne perfidos. Cetere tiuj restis al vi de malnovaj, vi do certe ne volas, ke ilin musoj formanĝu!“

La maljunulino ne divenante malbonon, ekstaris sur maldikan glacion, dum fripono Ĉokolin plendis ŝin antaŭ la urba juĝisto, ke ŝi malobeis la magistratan ordonon vendante pli malgrandajn kandelojn.

Do Magda devis aperi antaŭ juĝeto. Antaŭ juĝejon! Kvazaŭ venena sago traboris la koron de l’ maljunulino. Dum tuta sia vivo ŝi estis neniam antaŭ juĝisto, al neniu ŝi eĉ peceton estis kulpa aŭ ŝulda, kaj nun en sia altaĝo ŝi devis elatendi tian hontaĵon!

„Mi estimas leĝojn kaj estrojn, kaj de ĉiu honestulo estas sankta devo atenti, ke la ordonoj de respektinda magistrato estu obeataj!“, ekparolis antaŭ la juĝisto hipokrite Ĉokolin.

„Dio gardu, ke ĉiu estimu tiel estrojn, kiel vi, majstro Ĉokolin! Ĉi tiu ciganaĵo ne premu vian animon, tamen tiu dekunua kandelo ne lumigos al vi la vojon al paradizo!“, diris Magda.

Per tremanta mano elvolvis la maljunulino el angulo de sia naztuko florenon, metis ĝin sur la tablon, kaj du larmoj kiel pizo aperis en la okuloj! Kaj reveninte sian budon, estis al ŝi kvazaŭ renversiĝis sur sia maljuna koro ĉiuj ŝtonaj sanktuloj de super la preĝejpordo.