Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al la razisto estis per tiu venĝo iom pli facile, sed lia animo ne kvietiĝis. PLi forte oni devis sin venĝi al la kialo de liaj ĉagrenoj, oni devis sin venĝi al la maljuna oraĵisto kaj lia solfilino, nedestinitino de Grga.

II.

Estis post tagmezo la kvaran tagon depost sa Triunuo, en jaro de Sinjoro 1574. Super zagrebaj monto kaj kampo kliniĝis nigra nubo, kliniĝis kaj superŝutis la teron per densa pluvego, kvazaŭ vi estus ĝin tranĉile tratranĉinta. Sed post kelke da tempo la pluvego ĉesis, la nubo malaperis al oriento; la blueta ĉielo dekoltiĝis hele kaj pure kiel kristalo, kaj en mezo de la ĉielo flugpendis la brulanta suno, etendante oran reton monten kaj valen, briletante en milo da gutetoj, kiuj tremetis sur abunda verdaĵo. Hela kaj pura estis la universo, serena ankaŭ la animo de l’ homo meze de l’ ĉarmega mondo.

Kvazaŭ dia mano translaciis teren parton de l’ paradiza regiono, brilis Sava-ebenaĵo jen verda kiel maldiketa silko, jen flava kiel fandita oro, kaj meze de l’ ebenaĵo Sava, briletante kiel arĝenta serpento. Norde de la ebenaĵo viciĝas monteto al monteto, ŝutitaj helaj vinberbranĉoj, blankaj dometoj, graciaj turoj kaj antaŭe la montetoj sin rampas al la nuboj mistera kaj malluma iomete muta zagreba monto, sed ĵus en ĉi tiu tempo viva. La paŝtista kanto de proksima altaĵo, blovsopiro, skuanta la orajn gutetojn de verdaj branĉoj, la frapado de muelila rado en la valo, la sonoraj birdoj, naĝantaj tra pura universo, kaj la brueto de preĝeja sonorilo — ĉio ĉi tiu polifonaĵo kunharmoniis sin en ĉarman nekompreneblan muzikon, ĉio ebriigis animon per nekontraŭstarebla ĉarmo.

Meze de monta selo super la gracia pinto sin reflektas de l’ ombro de centjaraj kverkoj la blanka fasado de malnova Medvedgrad, staranta meze de bukeda parko. Ĝiajn malnovajn mallumetajn muregojn blankigis antaŭ ne longe la reĝa arĥitekturisto: