Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Girolamo Arkonati. Sur malsuptilaj bastionoj briletas brilaj ĉapeloj kvazaŭ oraj pomoj en fein-ĝardeno, kaj sur altaj fenestroj ludas la radioj de la somera suno.

Sed en la kastelo, ĉirkaŭ la kastelo ĉio mutiĝis. Nur iafoje interrompas la montan silenton guto, brufrapante la ŝtonon de alta tegmento, aŭ fulmosimila hirundo, ekfluginte el sub la ĉetegmento en dian aeron.

Unu sola animo kvazaŭ estus viva en tiu kastelo — sed ankaŭ ĝi, por tiel diri, dormis.

Sur la monteto, apudega pordegon de la kastelo mem, verdiĝis nevidita fenomeno — buks-arbo „dika kiel trabo“ etendante densajn, malhelajn branĉojn superŝutitajn de rosa perlo.

Sub la buksarbo sidis forta, heroa viro. Lia vizaĝkoloro estis bruneta, la haroj mallongaj, nigraj kaj la barbo longa, nigra. Supren de larĝa nedelikata nazo leviĝis la frunto larĝa, angula.

El sub la nigraj okuloj eliĝis fortaj ostoj de l’ dika vizaĝo, dum la dikaj lipoj kuntiriĝis — ĉio ĉi signoj de sagaca kapo, kuraĝa animo, nevenkebla volo. El la verdeta drapvesto elrigardis la heroa brusto; la kalkanumojn de dikaj flavaj botoj enigis li en malsekan tuton, la kubutojn apogis sur la genuoj, dum la dikan kapon mallevis al la brusto. La viro enpensiĝis. Post momento li levis la kapon, kaj ekrigardis en la ĉarmegan mondon. Malforta bloveto kaj bonodorantaj floroj revivigis lin el la revo. La beleco sub liaj piedoj ĉarmigis lin, kiel rideto de belulino kvietigas la koron de tirano.

La flamo de nigra lia okulo estingiĝis, la lipoj duone malfermiĝis, la kruda vizaĝo estis sin per ia kvieta akordo, kiel vizaĝo de malsanulo, akceptinta guteton da kvietiga kuracilo sur sian cikatregon. La muta viro rigardis, rigardante ĝuis. Liaj okuloj kvazaŭ petolema papilio vagadis monten kaj valen. Jen! okcidente super Sava oni vidas Susjedgrad’on, kiel monta aglo super abismo; antaŭ ne longe mortis en ĝi maljuna kulpulo Tahi. Jen bastionoj de Samobor! Tie loĝas belega sinjorino