Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Klara Grubar. Kaj antaŭen! Meze de la verda monto ruĝiĝas de l’ sunardaĵo kruda Okiĉ, la nesto de Bakaĉoj, kiel rubeno en la krono smeralda. Kaj tie oriente dronas en grizeta nebulo blanka Ŝisak, ĉiama atestanto de kroata heroeco.

Sed subite fulmo trakuris lian frunton, la kapo rektiĝis, la vizaĝo malsereniĝis kaj furiozaj okuloj de la homo ekfiksis unu punkton.

Super la monteto Griĉ altiĝas malhelaj muregoj, kaj pli alten de la muregoj kvar fortaj gardistoj: kvar krudaj bastionoj. Ilin rigarde fiksas la viro, volante ilin rigarde kvazaŭ forbruligi. Tiu celo de lia kolero estis — Zagreb.

„Ho ke vi ne ekzistus, malbenita talpnesto! Kia malfeliĉa fatalo metis vin antaŭ miaj okuloj, por pli terura ol la turka furiozo! Jen kiel tiuj mizeraj butikistoj sin zonigis per kruda ŝtono, por ke fortika pugno ne ruinigu la butikon, ne disŝutu la pipron