Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

arbaro. Je unu fojo eksonis ĉevala hufo el la kverka densejo. Gregorianec levis la kapon. Du minutoj ne pasis, kaj sur la monta vojo aperis du tre malsamaj vojaĝistoj. En ĉifonoj kaj nuda viro, envolvita en kana mantelo kaj kovrita per larĝa kana ĉapelo, iraĉis laŭ la monto kondukante je l’ brido la ĉevalaĉon, sur kiu sin balancis diketa, griza sinjoro nigre pastre vestita kaj sub nigra felĉapo — la kroata kronikisto kaj zagreba kanoniko Antun Vramec.

„Ĉu mi bone vidas? Bonan vesperon, admodum reverende amice!“, ekkriis Gregorianec, saltinte sur la piedojn kaj rapidinte malsupren renkonte al la maljunulo. „Jen malofta feliĉo al mia peka domo! Kio do vin, honorinda sinjoro kaj amiko, igis rampi en la mallumo sur la ĉevalaĉo tra la monto kaj serĉi mian ursan neston! Jen la suno subiras, jam la roso falis, kaj la vespera malvarmo igas malbonon al via grizkapo. Plie ĉi tie troviĝas haramioj,[1] transkurintaj de la banusa armeo, kiuj facile kisus la oran krucon sed ankaŭ retenante ĝin por sankta memoraĵo!“

Vramec haltigis la ĉevalon, dume Gregorianec prenis la kondukilojn el la mano de ĉifanita kondukanto.

Pax tecum!“[2] salutis la maljunulo estron de Medvedgrad sin iom klininte. Mi venas de la monaĥejo Remete, kie mi faris kanonikan viziton; ĉiaokaze mi volis vin viziti, kaj pro kio, baldaŭ vi aŭdos. La blankaj monaĥoj donis al mi ĉi tiun Jerko kiel kondukanto, tial mi ne timis al hajdukoj, ĉar kvankam estas Jerko surdmutulo, fortaj estas liaj muskoloj, kaj pli forta lia korneusa bastono. Sed prave vi diris, filo! Malvarmiĝis, kaj mi maljunulo ne estas sanega. Tial ni ne ŝpinu ĉi tie multe da vortoj — sed ni iru sub la tegmenton, ni jam havos paroli pri kio.“

Post tiuj vortoj svingis Vramec mane al Jerko,

  1. Kroata miliciano.
  2. Paco kun vi!