Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Unue mi venis memvole, por spiradi arbaran aeron, por dolĉigi min per bela heleco de l’ mondo; ĉar — inter nos — miaj honorindaj kolegoj en la konsistorio estas grandaj murmuruloj, kiuj precipe min „verkaĉon kaj kranikiston“ rigardas okulangule, dirante: saĝuso fablojn ne skribaĉos.“

„Certe la saĝo de iuj homoj staras en ventro“, alflikis moke Gregorianec.

„Mi venis ankaŭ pro tio, por momente forgesi Zagrebon, jes Zagrebon, tiun neston de ĵaluzo kaj ĉagreno, babilemo kaj maliceco, kie kristanoj ĉagreniĝas kiel mutaj bestoj. Sed jam bone! En mia kroniko mi preparis por ili apartan folion, kiun ili certe ne metos sur sian fenestron.“

Vivas admodum reverende!“, interrompis lin vivi Stjepko; „vi parolas el mia animo!“

„Due“, daŭrigis la kanoniko per grava tono, levinte maldekstran montrafingron, „due mi venis laŭ volo de alia. Min sendas honorinda sinjoro kaj frato Niĉjo Želniĉki, preposto de Ĉazma.“

„Želniĉki?“ (legu: Ĵelniĉki).

„Jes, li. Vi ja konas nian banuson kaj episkopon.“

„Eĉ tre bone!“, rediris Gregorianec iom kolere. Ĝuro Draŝkoviĉ aŭdas, kiel li eĉ ne aŭskultas, vidas, kiel li ne rigardas, Laŭ opinio de la banuso vi estas fava ŝafo en la aro de sankta patrino eklezio.“

„Kaj li estas“ — eksplodis Stjepko.

„Trankviliĝu. La blankaj monaĥoj prezentis vin antaŭ li kiel — sitvenia verbo[1] — veran satanidon: ke ve ilin rabas, ke vi ilin ŝtelas, ke vi konas nek Dion nek sanktulon. Ili diras ankaŭ tion, ke junaj virinoj el Graĉani plej bone scias, kiamaniere vi obeas la sesan ordonon kaj estas fidela al via laŭleĝa edzino, sinjorino Marta —“

„Mensogo! Ĉio infera mensogo!“, eksplodis Gregorianec, ruĝiĝinte ĝis la orelaj, ke facile estis suspekteble, ke tiu „mensogo“ estas duonveraĵo.

„Eble“, respondis trankvile Vramec, ruze oku-

  1. Kun via permeso.