Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

langule rigardante Stjepkon. „Sed tio koncernas vian spiritkuraciston, ĉar mi ne estas via konfesprenanto. Ĉiaokaze vi vidas, ke vi ne estas favorata de la banuso, kiu vere ne laŭdus kapitolanon manĝanta publike flanon kun vi. Memkompreneble, mi ne atentas ĉies malkontetecon, sed honorindo º Niĉjo estas timema kaj plie granda sinjoro, deziranta fariĝi ankoraŭ pli granda. Mitro estas al kanoniko same tiel dezirinda kiel juna knabino al junulo. Lia koro tre sentas por vi kaj por via gento, nur li timas publike prezenti al vi la manon. Pro tio li sendis min ĉi tien.“

„Kaj por kio?“

„Aŭskultu! La preposto de Ĉazma ricevis leteron el Wien, en kiu estas skribite ankaŭ pri vi!“

„Pri mi? El Wien? Do kio estas skribita?“

„Ĝuste bone oni ne skribas t. e. ne parolas precipe en la imperiestra kortego.“

„Kion do ili ree elpensis pri mi?“

„Ĉiospecan. Pro primo: ili konjektas, ke vi konspiris kun Gubec, strange kronita antaŭ ne longe sur Mark-placo, ke vi sekrete agitis servutulojn kaj nobeluletojn kontraŭ sinjoroj eĉ helpante ilin.“

Pro primo: tio estas malkuraĝa kalumnio“, kolere rediris Gregorianec, „jes, kalumnio, honorinda sinjoro! Gregorianec estas mia nomo kaj nobelo. Mi estas magnato potenca kaj riĉa, servutulo estas balaaĵo, kaj sabretuloj kaj prun-nobetuloj,Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; sennomaj referencoj devas havi enhavon eĉ se ili posedus cent blazonojn de l’ prapatro Adam, ne estas miaj fratoj. Kelkfoje okazis, ke min ekregis kolero, kiam mi estis premata samtampe de maljuna tirano Tahi, reĝa kortumo kaj malkuraĝuloj zagrebanoj, kiel ankaŭ de sinjoroj, kaj de Zrinjskioj kaj Bakaĉoj; kelkfoje okazis ke mi kolere diris: incitu do, Stjepko, la servutulajn hundojn kontraŭ sinjoraj lupoj. Sed baldaŭ mi ektimis, kaj je mia blazono mi ne blovis en „la servutulan ribelon“, tiom malpli submetis brulaĵon. Sed se mi eĉ