Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faris, ĉu mi pekus: Flectere si nequeo superos, Acheronta movebo.[1] Se vi estas persekutata de homoj, estas bona eĉ hundara helpo.“

Gregorianec parolis pli kaj pli kolere, sorbante kelkfoje el la glasego, dum la kanoniko trankvile aŭskultis, observante lin.

Pro secundo“, almetis la maljunulo, „oni diras, ke vi protektas luteranajn predikistojn, liveritaj de mortinta Ivo Ungnad — omen et nomen — en niajn regionojn je pereigo de justa katolika religio. Lia imperiestra moŝto ne alskribus vin tion kiel granda peko, Maksĉjo sekrete inklinas mem al malbenita novaĵo, sed tion alskribas vin kiel peko Draŝkoviĉ kaj ceteraj korteganoj, kiuj senkompate taŭzas tiun malbonodoran kardon el la kampo de Sinjoro.“

„Ha, ha! Jen plena malsaĝaĵo! Mi ke estas luterano aŭ luterana protektanto? Mi zorgas pri tiuj hundaj luteranaĵoj, pri ĉiuj epistoloj, homilioj kaj psalmoj, kiuj estis proponataj al ni el Urach kaj Tübingen ĝuste tiom, kiom pri barbo de turka profeto. Kvankam pekulo, mi estas nekonvertebla kristano. Demandu vi ekzemple sinjorojn Zrinjski: kiu sin krucosignas laŭ la leĝo de zelato frato el Wirtemberg, kiu enkondukas la presitan peston el Germanujo?“

„Mi mem ne kredas, ke vi sekvas luteranaĵon, ĉar alie vi min ne vidus sub ĉi tiu tegmento, faniĝinta kaverno de l’ krimuloj. Sed mi ne finis. Pro tertio: oni diras en Wien — kaj tio estas la plej granad via peko antaŭ ili — ke Stjepko Gregorianec, tiu glora kaj vidinda heroo tenas la glavon en la ingo, dum la vipo de Dio piedpremas la regnon, ke Stjepko Gregorianec embuske maloportinigas la vojon al lia ĉefduka moŝto Karlo, la regna komandanto nomita de lia imperiestra moŝto; ke sama

Gregorianec intrigas kontraŭ generaloj de la Limo,

  1. Se mi ne fleksos diojn, mi movos inferon