Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiuj estas venintaj por defendi nin de la turka sklaveco. Tion oni diras pri vi en Wien.“

„Ĉu tion?”, saltis kolere Stjepko, ekkurinte sin en la ĉagrenaj vortoj: „Mi ne miras pri wiena klaĉo, nek mi estas stultulo, por fingre ne dekalkuli, ke min nek niaj nek wienaj sinjoroj ruĝe enskribis en sian koledaron. Mi ne estas rampulo, nek mi scias hispane komplimenti. Ankaŭ tio ĉi jam ne plaĉas ilin; sed mi ne intrigas, mi sidas trankvile mia sur miaĵo, kaj jen pro tio la kalmunio. Mi scias, kies butero ĝi estas! Ferko Tahi naskis ĉi tiujn satanajn plendojn en sia viper-animo, ĝi ne vidu la dian paradizon —“

„Ne blasfemu!“, interrompis lin Vramec.

„Jes, li! Ankaŭ nun, kiam lian malpuran animon forprenis la diablo, ankaŭ nun mordas min la veneno, kiun li viva estis vominta sur min. Jen kuras la sesa jaro, ke li plendis min al lia imperiestra moŝto en Wien, ke oni min citis ankaŭ reĝan tabulon en Poĵun,[1] kaj kial? Tial, ĉar mi defendis la rajton de mia bopatrino Urŝula, la patrinaĵon de mia edzino, sinjorino Marta Henning, ĉar mi kontraŭstaris, ke malvirta procentegulo Tahi okupu tutan Susjedgrad. Li incitis kontraŭ min eĉ zagreban butikistan hundaron, kaj ili relevis kontraŭ min la proceson asentante, ke Medvedgrad kaj tuta mua bieno estas ilia, kvankam mi havas skribe kaj sub reĝa sigelo, ke ĉion ĉi donacis la karmemora reĝo Ferdinando eterne al mia mortinta sinjoro patro Ambrozo, kaj post li al liaj posteuloj. Ke mi forgesu, kiel ili senhonorigis nian genton, abdikigis mian patron de la banuseco, ke li pro malĝojo mortis! Kiu estas kulpa al tio? Tahi. Kaj pasintan jaron, dum lia animo sidis sur la lango, kaj diablo en la ostoj, ûc li ne piketis mian propran fraton Baltazar tiel longe, ĝis kiam tiu malfortulo ne insultis sin, min kaj tutan nobelaron de Gregorianec kalumniante min en publika kunveno de status et ordines

de nia reĝolando en Zagreb, ke mi volas lin trompi

  1. Pozsony, Pressburg. N. d. t.