Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por lia patraĵo parto. Kaj kiaj? Tial, ke mi volis duonon de Medvedgrad garantiaĵe doni al Krsto Mikuliĉ, por rebonigi nian mastraĵon, ruinigita per grandaj elspezoj dum militiro kontraŭ turkoj kaj procesado kun civilaj kaj pastraj sinjoroj. Ĉion, ĉion elpensis kaj elplanis tiu maljuna vipero, por min frakasi, ruinigi. Mi do ke ne koleru? Ke dia fulmo trafu lian tombon!“

De kolera parolo leviĝadis lia brusto, kuntiriĝis la pugnoj; lia lango iĝis senmova kaj superregita de l’ kolerego falis sur la seĝon.

„Ne blasfemu Dion!“, ekparolis Vramec, levinte la manojn.

„Vi diras, ke vi estas katoliko, kaj mi diras vin, — ke vi ne estas kristano. Kial vi furiozas kontraŭ malviva nomo? Tahi mortis!“

„Ŝajne nur, admodum reverende amice!“ – rediris maldolĉe Stjepko al Vramec, apoginte la kapon sur mano, „ŝajne nur. Lia malvirta animo servas grandajn sinjorojn — kaj precipe al Ĝuro Draŝkoviĉ, kaj ili singarde surverŝas la venenigan arbon de miaj ĉagrenoj, plantita de Tahi. Tio estas la fonto de l’ wiena parolo.“

„Montru do vin al la publiko; ĉe vi estas energio, forto, saĝo. Nekontesteble pruvu ilin, ke ili kalumniante vin mensogas, ĉar oni diras: Kiu silentas, tiu malklaras.“

„Mi ne volas. Ilia ĉagreno ne koncernas min, sed se mi eĉ zorgas pri ĝi, kia utilo? Mensogu pri honestulo: „Homon li mortigis!“ Kaj la honestulo sin pravigu, kaj eliru senmakula el la juĝejo, tamen la kalumnio ĉiam resono: „Mortigis!“

„Sekve, ĉu vin nenio instigas al la laboro, kaj puŝas le mallaboro?“

„Nenio. Ĉio stimulas min, ke mi delasu min de la homoj. Jam mian sinjoron patron Ambroz ilin premegis kaj sufokadis, forigis de l’ vicbanuseco, kaj sufokadis ankaŭ min, kiel mi vin antaŭe klarigis. Ĉu estas inde per glavo haki fremdajn leonojn, dume dum vin manvgas enlandaj muŝoj kaj kuloj? Ĉu estas inde riski la kapon por tiuj, kiuj intertempe renver-