Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝenoa - La Trezoro de l’Oraĵisto, 1911, Kolar.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sos la tegmenton al vi? Ne estas. Plie ankaŭ la mizero en la domo. Sinjorino Marta konsumiĝas de tago al tago kiel neĝo sub la suno. Ŝi estas malafablema kaj sentema; fastas kaj preĝas, preĝas kaj fastas. Niĉjo, la favorato de l’ patrino kun la trajtoj de l’ patrino — estas inertiĝulo — promenanta de l’ kameno ĝis la patrina antaŭtuko. Dum Pavlo — pli aĝa branĉo de la trunko de Gregorianecoj — estas ŝanĝanimulo, arbitrulo, obstinulo,