Paĝo:Ŝirjaev - En la vagono kaj aliaj rakontoj, 1937.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
EN LA VAGONO.

Nokte, dum la vagonaro por mallonga tempo haltis apud ia malgranda stacio, nova pasaĝero eniris nian vagonon. Elektinte ĝuste la saman benkon, sur kiu mi dormis senzorge kaj senĝene, li sidiĝis ĝuste sur mian maldekstran piedon, kie mi delonge havis grandan kalon. Terura doloro tuj vekis min, kaj mi eksaltis de la malmola kuŝejo, preta frakasi makzelon de la nekonata arogulo.

En la vagono estis mallume. La stearinaj kandeloj, kiel kutime, delonge ne estis ordigitaj kaj verŝis tra la malpuraj vitroj de la lanternoj tiom avare sian lumeton, ke mi, post kelkhora dormado, ne tuj vidis la najbaron. Rimarkinte mian ekscitiĝon, li leviĝis de la benko kaj ĝentile petis pardonon pro la maltrankvileco kaŭzita de li.

En tiu sama momento la vagonaro ekmoviĝis pluen, nia vagono tremis pro la subita ekpuŝo, kaj la nekonato kaptis per ambaŭ manoj, por ne fali, la dorson de najbara benko. Lumo de grandaj fenestroj de la stacio hele lumigita okaze falis sur lin kaj glitis tra lia vizaĝo, — tiam mi je unua fojo ekvidis bone la vekinton.

Li estis dikulo nigrahara kun larĝa vizaĝo inteligenta kaj saĝaj okuloj, kiuj rigardis kviete tra nazumo orita. Lia vestaĵo estis senriproĉa, eĉ danda kaj ne tre konvena por pasaĝero triaklasa.

„Mi, ŝajne, maltrankviligis vin?” li ekparolis. „Pardonu! Pro la mallumo, kiu regas ĉi tie, oni povas eĉ disbati sian propran frunton!”

„Ne”, mi mensogis, ĉar la kolero antaŭ-nelonga jam mal-