Paĝo:Ŝirjaev - En la vagono kaj aliaj rakontoj, 1937.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aperis kaj ĝin anstataŭis subita intereso al la najbaro, „negrandan kalon vere mi havas sur tiu ĉi piedo, tamen tio estas bagatelo. Sidiĝu!”

Mi jam ne volis plu dormi kaj estis kontenta, renkontinte la inteligentan kunvojaĝanton.

„Kia malfeliĉo! Ĉu vi kredas? mi antaŭsentis ĝin… Mi antaŭsentis, mi estis tute certa pri tio, ke tuj, kiam mi eniros la vagonon, okazos io… ia malagrablaĵo, — kaj mi ne eraris. Pro mia ofico mi devas ofte veturadi fervoje kaj, ŝajne, neniam mi veturis tute bonstate… ia malbonsorto persekutas min en vagono, kien ajn mi veturas. Dufoje vagonaroj, en kiuj mi veturis, suferis katastrofojn, unufoje dum veturo mi estis arestita erare kaj mi havis kontraŭvolan plezuron forlasi la vagonaron kaj sidi du tagojn en abomena malliberejo de malgranda urbo apudvoja. Delonge jam mi ĉesis kalkuli la ŝtelojn, al kiuj mi submetiĝis dum miaj vojaĝoj, kaj aliajn malagrablaĵojn sennombrajn. Ĉu vi ne kredas?”

„Veturante en dua klaso, mi opinias, vi povus eviti multajn malagrablaĵojn, neeviteblajn en triaklasa vagono”, mi diris.

„Mi dankas pro via kunsento, sed mi jam provis ĉion. Mi provis unufoje eĉ veturi en unuaklasa vagono kaj…”

„Kaj kia estis la rezultato?”

„Rezultato, mi ripetas al vi, ĉiam estis la sama: preskaŭ en la komenco mem de la vojaĝo oni, kiel mi jam diris, arestis min, trovinte en mia modesta persono similecon kun iu kuraĝega ŝtelisto, kiu dum longa tempo agadis sur tiu fervoja linio… Post tiu okazo mi promesis al mi, ke mi veturados nur en tria klaso.”

„Kaj mi vidas nun, ke vi bone plenumas vian promeson.”

„Ne tre! Antaŭ longe, antaŭ dek jaroj proksimume, mi veturis en duaklasa vagono kaj, unu fojon ekĝuinte tiun