Paĝo:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Pyĵik!… Ne piedfrapu — la paĉjo dormas tie! — admonis laŭtvoĉe la plej maljuna knabino sian fratinon plej junan.

— Ĉu li ne vekiĝis ankoraŭ? — same laŭte ekdemandis Borĉjo, haltinte antaŭ pordoj de la kabineto.

— Ne, ne kriu!…

— Li promesis al mi unu piron!… — ankoraŭ pli laŭte diris li responde kaj ial laŭte ekploris.

Zaznobin furioze forsaltis de la lito kaj kun laŭtaj insultoj ekkuris laŭlonge de la ĉambro. Borĉjo, ekaŭdinte iliajn paŝojn, silentiĝis kaj, malferminte la pordon, etendis al li siajn manetojn:

Paĉjo, donu piron!… Vi promesis al mi dolĉan piron…

Ceteraj infanoj ankaŭ amasiĝis apud la pordo, observante scivole la paĉjon kurantan kun haroj hirtaj kaj ĉemizkolumo malbutonumita. Feliĉe la vartistino ĝustatempe fortiris ilin kaj antaŭforigis danĝeron minacintan.

— Turmentistoj! — li kriis kurante. — Kion vi volas?… Ĉu mortigi min — nur ĉi tio mankas!… Nu, prenu min kaj tranĉu, piku, disŝiru sed… lasu trankvila!…

— Mia kara! Kio okazis? — parolis la edzino, penante haltigi lian kuradon kaj kutime alpremigante sian kapon al lia brusto. — Ĉu oni malhelpis al vi dormi? Mi tuj forkondukos ĉiujn infanojn kaj neniu plu malhelpos al vi. Nu, estu obeema, mia kara, altvalora, trankviliĝu!…

Foriru!… ĉu mi vokis vin, ruzulino? — Zaznobin ekkriis renversante la seĝon — Mi delonge scias ĉion… sufiĉe!… Nur trompo kaj mensogo estas en viaj vortoj kaj agoj… Foriru, ĉu vi aŭdis, maljuna diabl…