Paĝo:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sentata doloro. Formentite la kovrilon kaj turniĝinte sur la dorson, Zaznobin penis nenion aŭskulti kaj eĉ pensi por ekdormi. Kvankam la provo postulis grandan penon de volo kaj kunstreĉiĝon de ĉiuj fortoj, tamen ĝi, ŝajne, estis prospera, ĉar baldaŭ ekaŭdiĝis trankvila spirado egalmezura, interrompata, per mallaŭta ronkado dolĉa.

— A… a!… A… a!… — la sono akrelaŭta subite tratranĉis aeron. — El mia fingreto fluas la sango!… A… a… a…

— Kio tie ree okazis?… — li ekmurmuris, kontraŭvole malfermante okulojn. — Ĉu oni mortigis iun?…

— Silentu!… Ĉu vi aŭdas, ke mi ordonas silenti?… La paĉjo dormas kaj se li ekaŭdos…

— Jes, li dormas!… — li mokimitis mallaŭte la edzinon kaj kun ĉagreno ekkraĉis sur la plankon, tamen restinte ankoraŭ en la lito — Se diablo, ĉefdiablo estus anstataŭ mi, eĉ li ne povus toleri similan. Ne nervojn, sed ŝnurojn, ŝnuregojn oni devas posedi por resti trankvila dum tia tumulto… Ĉiujn fortojn mi uzis por ekdormi, sed ĉu oni povas ekdormi?…

Li kolereme ekfumis cigaredon kaj longe senparole observis la tabakfumon, sterniĝintan super li en groteska fantazia nubo. La krio silentiĝis; dolĉaĵoj donitaj al la infanoj de la patrino sukcesis bonege tuj kuracante sangovundojn kaj pacigante pasiojn infanajn. La fumado efikis: iom post iom la incitiĝo foriĝis kune kun la tabakfumo kaj la koro moliĝis. Jam plena trankviliĝo estis proksima, sed, paro da piedetoj infanaj subite trakurintaj proksime kun laŭta frapado kaj ia bruo nekutima ree ektremigis la dormanton.