Paĝo:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Nu, kial vi staras kiel ia malsaĝulino, — relevu la vitropecojn!…

— Kio okazis?…

— Oni disbatis la lampon grandan!…

Kiu disbatis ĉi tiun lampon, panjo?… — ekaŭdiĝis laŭtaj voĉoj kriantaj de la infanoj, alkurintaj el la infanĉambro.

Zaznobin formetis la kovrilon de la kapo kaj kolereme ekspiris. Poste, turniĝinte sur la dekstran flankon, li ree fermis la okulojn kaj penis aŭskulti nenion aŭdatan de najbare.

— Ree novaj elspezoj!… — li ekpensis. — Elspezoj neantaŭviditaj… Oni rompas, difektas, disbatas kaj mi… sola mi devas anstataŭadi la rompitajn kaj difektitajn objektojn je novajn!… Kial?… Kvazaŭ mi estas riĉegulo ia aŭ monfabrikisto… Mi laboras kiel punlaboranto, sciante ripozon nek tage, nek nokte… mi penas perlabori ion kaj oni, kiel intence…

En la ĉambro najbara infankriado kaj voĉo de la mastrino ne silentiĝis, sed kontraŭe plilaŭtiĝis kaj apartaj vortoj fragmentaj persiste penetris lian orelon permesante nek daŭrigi la revadon, nek ekdormi. En lia brusto jam ekmoviĝis io simila al indigno, sed li venkis ĝin, kovrinte la orelon per la kovrilo kaj mano.

— …Kiel intence oni turmetas min, elsuĉas miajn plej bonajn… jes, plej bonajn, eble jam lastajn sukojn vivecajn… Ĝi estas ne vivo!… Diablo scias al kio similas mia ekzistado…

La kovrilo, alpremita al la orelo per la mano, jam komencis maltrankviligi lin kaj en la kapo jam estis