Paĝo:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kovriĝinte kun la kapo per kovrilo mola, Zaznobin ekrevis. Li ne estis filozofo, sed amis iom ekrevi kuŝante en lito post tagmanĝo.

— Hodiaŭ mi neniun insultis, je neniu koleris kaj trovas ĉirkaŭe veran paradizon… Kial?… Ĉar mi volis tion!… Nur estas necese ĉiam pli severe kontroli min mem en ĉiuj agoj kaj esti pli proksime al la infanoj… kaj tiam… Dio, kiel feliĉa mi estas hodiaŭ!… Mia Manjo… ŝi hodiaŭ estas anĝelo, sed ne virino, ankaŭ la infanoj… eĉ la servistino estas nerekonebla… Mi konsiliĝos kun la kuracisto… Miĥail Fedoroviĉ estas bonega kuracisto, li scias ĉion… Eble miaj nervoj estas kuracotaj… Sendube li scias ian tian mnemonikon… ian kuracilon… Ja estas homoj, kiuj neniam koleras aŭ incitiĝas… Ĉu mi ne povas fariĝi tia por ĉiam?…

Kaj subite rememorinte iaj Nikodimon, li ekridis ekpensinte:

— Malfeliĉulo!… Jen mi kuŝas satigita, trankviligita, varmigita per kareso de la edzino, kaj vi?…

Pensoj komencis iom post iom miksiĝi en la kapo kaj agrabla antaŭdorma varmeco disverŝiĝis laŭ lia korpo. Bruado de la kudrmaŝino en ĉambro najbara kaj voĉoj infanaj ĉiam plimallaŭtiĝadis kaj plimalproksimiĝadis de li kaj, ŝajnis, ke li fornaĝas ien balanciĝante en ŝipeto sur iaj facilaj ondoj nevidataj.

Subite io ekfrapis en la ĉambro najbara kaj poste ekaŭdiĝis sono de vitraĵo disbatiĝanta. Li ektremis kaj la dormo, jam ekposedinta lin, tuj forflugis malproksimen.

— Kiom da fojoj mi parolis al vi, Evgenia, ke vi estu pli akurata kun lampoj!… — Al liaj oreloj alflugis la voĉo kolerema de la edzino. — Ĉu viaj manoj rigidiĝis?…