Paĝo:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Ĉu vi ankaŭ veturigos min sur via dorso?…

Plene certigita je la dormo nemalhelpota, Zaznobin venis la kabineton. Tie jam atendis lin la edzino.

Mia kara! — ŝi diris karese alpremiĝante al la edzo. — Vi volas dormi?… Kuŝiĝu… mi kovros vin, ke vi ne malvarmiĝu… Jen tiel!…

— Ho ĉielo, kiel mi estas feliĉa, — li murmuretis, kisante l’ edzinon kliniĝintan. — Kaj ankoraŭ ekzistas en la mondo azenoj, similaj al Nikodim, kiuj evitas vivon familian kaj kuraĝas moki je ĝi:

Kaj li rakontis detale al la edzino pri la interparolado okazinta sur la bankŝtuparo.

— Ni penu, fari bonan kaj fortan impreson je tiu ĉi strangulo. Vi scias bonege aranĝi ĉion, — penu, ke unu impreso estu eble plej… jes… plej forta! — li aldonis post paŭzo nelonga.

— Dormu! Neniu malhelpos vin: l’infanojn mi mem observos, ke ili nek kriu, nek bruu… Ĉu mi ne tedos al vi, se iom laboros je la kudrmaŝino? Baldaŭ alveturos al ni la panjo kaj antaŭ ŝia apero mi intencas fari al la knabetoj novajn jakojn… Agrablan sonĝon!…

— Ne!… Ne foriru! — li ekpetis. — Bonajn sonĝojn mi vidas ĉiam post kiam vi iom sidas kun mi…

— Bonan sonĝon?… Mi sonĝis hodiaŭ beletan knabinon novenaskitan…

— Nu?… — li ekmiris. — Kio estis plu?…

— Plu estis nenio. Dormu-do!… kaj ŝi forkuris senbrue.