Paĝo:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pato, kiujn mi sentas je vi, mi permesis al mi tiun ĉi sincerecon… Adiaŭ!… Se vi dubas je vereco de miaj vortoj, vizitu min iam vespere por observi veran vivon homan… familian…

Kaj la kolegoj disiĝis.

Zaznobin, ordinare homo tre nervema, incitema kaj severa, je tiu ĉi fojo revenis hejmen en bonega humoro. Li longe kisis en la antaŭĉambro l’ edzinon — altan maldikan, tamen konservintan postsignojn de iama beleco, virinon kaj dum atendo de la tagmanĝo, forgesinte sian aĝon, petolis kun la infanoj, kiuj jam de longe ne ĝuis tian plezuron. L’edzino kaj infanoj hodiaŭ ŝajnis al li tiaj allogaj, senfine bonaj kaj anĝelsimilaj ekzistaĵoj, ke li ne unu fojon en si mem nomis malsaĝulo Nikodim’on Ivaniĉ’on, kiu, evitante edziĝon sin senigis je tiaj nekompareblaj bonaĵoj.

Post la tagmanĝo satiga li pasigis iom da tempo en la infanĉambro ruliĝadante kun infanoj sur la tapiŝo malmola, kiel tabulo, kaj perdinta la koloron pro longa uzado kaj, forirante, daŭre admonis ilin:

— Sufiĉe! Hodiaŭ mi estas tre laca, miaj karaj… Mi iros dormi unu—du horojn. Dum tiu ĉi tempo vi ne kriu, ne ploru, ne piedfrapu kurante preter mia kabineto! Ĉu vi estos obeemaj?…

— Jes!… Jes, paĉjo!… — la infanoj ekkriis.

— Kiam mi leviĝos, mi ankoraŭ ludos kun vi kaj donacos al vi po unu piro…

Pro ĝojo l’infanoj ekfrapis la manplatojn kaj Borĉjo — lia favorato, dikulo beleta kun vangoj skuiĝantaj — ankoraŭ demandis: