Paĝo:Ŝirjaev - Forta impreso, 1914.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Forta impreso.

— Ne, ne!… Milfoje ne, mia kara Nikodim Ivaniĉ… Kion ajn vi parolus por via senkulpiĝo, mi ĉiam ripetados al vi la saman… ke vivo familia estas preferinda! — parolis bankoficisto Zaznobin al sia kolego — jam maljuna fraŭlo, malsupreniĝante de ŝtuparo larĝa de la banko. — Nu, imagu jen tion: vi tuj revenos hejmen kaj neniu tie renkontos vin kore, neniu karesos, prizorgos vin lacan. Tute alian afero esti homo familia… Mi, ekzemple, ĵus revenos el la banko — renkontos min la edzino, satigos per tagmanĝo bongusta… ĉirkaŭos min l’ infanoj — petoluloj blankbuklaj, en kies apudesto oni kontraŭvole kaj nerimarkeble forgesas lacecon, ĉiujn malagrablaĵojn de la vivo kaj infektiĝas je ilia bonanimeco, senzorgeco… Vi estas homo ankoraŭ ne maljuna, sed, malsanoj, kiel vi mem atestas tion, ĉiam pli ofte vizitas vin. Se vi estus edziĝinta — vi havus amikinon fidelan, kiu sindoneme flegadus vin, liveradus al vi trankvilecon kaj vi post kelkaj tagoj reviviĝus, vere!…

Ĉu vi, karulo, konas fianĉinon konvenan? — La kolego ekridis. — Viaj filinoj estas, ŝajne, ankoraŭ tro junaj…

Certe vi povas pensi pri mi kion vi volas, sed mi atentigas vin je tiu ĉi cirkonstanco serioze. Vi tute ne konas vivon familian kun ĝia ĉarmeco kaj volu ne kontraŭdiri al mi spertulo. Mi konas nenian fianĉinon por vi, ankaŭ mi ne estas svatisto — nur pro amo kaj kom-