Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

terutremis, kiam mi ekvidis ilin. La fingroj de la ambaŭ manoj, kun tre longaj, delonge ne tranĉitaj ungoj, rektigitaj kaj neflekseblaj, kiel hakpecoj de arbobranĉo, estis seninterrompe kovritaj (de la malsupro ĝis la supro) de ringoj feraj, kupraj eĉ arĝentaj de plej diversa dikeco kaj valoro, komencante de malpeza kaj maldika kuprofadena ringeto, metita sur la ekstremaĵon de la malgrando fingro, ĝis dika fera ringo de falĉilo, metita en la malsupron de la dikfingro. Estis tuj rimarkeble, ke tiuj ĉi ringoj estis metitaj sur la fingrojn jam delonge kaj kaŭzis senĉese netolereblajn suferojn, ĉar la plimulto de ili jam profunde eniĝis en la haŭton kaj estis ĉirkaŭitaj de abscesaĵoj kaj pusaĵoj. Nur sur unu — la mezo fingro de la dekstra mano — mi kalkulis ok tiajn diversformajn kaj diversmetalajn » ornamaĵojn « dolorigajn.

Dum mi scivole rigardadis la fingrojn, la strangulon jam ĉirkaŭis densa amaso de infanoj kaj geviroj. Ĉiuj ili silente rigardis lin, aŭ duonvoĉe interŝanĝis siajn supozojn pri lia persono kaj pri la kaŭzo de tia neordinara sinturmentado. Sur la okuloj de kelkaj virinoj brilis larmoj.

Sed li ĉiam sidis senmove en tiu sama pozo, fiksinte, kiel antaŭe, la rigardon en unu punkton, atentante neniun kaj nenion kaj nur senĉese movetante siajn maldikajn lipojn kaj apenaŭ rimarkeble balancetante la kapon.

Tra la popolamaso al la nekonatulo trapuŝiĝis juna virino kun kruĉo da lakto kaj peco da mola