Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kuko en la manoj. Ŝi konfuziĝeme ekrigardis la najbarojn amasiĝintajn, kvazaŭ hontante sian bonfaron kaj, metinte la manĝaĵojn apud li sur la herbo, genuiĝis antaŭ li.

— Trinku, dia homo !… — ŝi diris mallaŭte, kliniĝinte super li kaj tuŝetante per la mano lian ŝultron. — La lakto estas bona…

Li ektremis, kvazaŭ vekiĝinte el dormo longe daŭrinte, kaj trankvile, milde, kvazaŭ neniom mirante, ke oni rigardas lin kun tia scivoleco li ekrigardis komence la virinon kompateman, poste ĉiujn ceterajn. Kiam lia rigardo falis sur min, mi ekvidis liajn malgrandajn, senkolorajn okulojn, en kiuj brilis malfalsa, infansimila boneco kaj mildeco.

— Akceptu, karulo, pro Kristo ! — ripetis la virino.

Li gaje ekbalancis la kapon, ion flustrante.

La virino metis la kruĉon al lia buŝo kaj li avideme englutis kelkajn plenbuŝojn.

— Mi dankas, mia ĉarma… Savu vin Dio, — li diris, milde ridetante kaj viŝante la lipojn per la maniko.

— Jen estas kuko… mola… Manĝu ! — daŭrigis la virino.

Kaj rimarkinte, ke ĉiuj scivolas vidi pli detale la manojn, li levis supren unu manon kaj kelkfoje turnis ĝin en la aero antaŭ la okuloj de la rigardintoj. Nek plendo, nek ĝemo elflugis el lia