Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

buŝo, nur sur la lipoj lumis memkontenta, kvazaŭ fierema, milda rideto.

— Ho, kia teruro, kia teruro !… — ekkriis la virino, flankenturniĝante kun teruro.

— Pro kio vi kaŭzas al vi tiom da suferoj per tiuj ĉi ringoj ? Ili ja dolorigas… — iu demandis el la popolamaso.

— Jes… Ili dolorigas… — li respondis mallaŭte kaj iom sulkigante la vizaĝon.

— Nu, vi suferigus unu manon… — diris maljunulino, — kial vi suferigas ilin ambaŭ ?…

— He, karulino !… — li malgaje ekskuis la kapon. — Neniu igis ilin fari la krimon, ili mem propravole ja faris ĝin… Nu, nun ili suferu iom !… Dio Mem suferis…

En la popolamaso aŭdiĝis laŭtaj ekspiroj.

— Kian krimon ili faris? — iu scivolis.

— Kian krimon? — li ripetis la demandon, direktante la rigardon ien en spacon. — Grandan krimon ili faris !… Ni ĉiuj estas krimuloj, miaj karaj! Ni ĉiuj fieriĝaj, ni ĉiuj opinias nin bonaj homoj, honestaj… sed kiam ni venas al pastro por konfesdoni, ĉiu el ni tuj montriĝas ŝtelisto kaj rabisto kaj mortiginto kaj malĉastulo… Ĉiu, ĉiu !… Se iu ne pekis per ago, tiu pekis per penso, intenco.

— Vere, vere !… Vi parolas veron, dia homo. — aŭdiĝis la memriproĉaj voĉoj.

— Kaj kian pekon faris viaj manoj ? — ree demandis la antaŭa scivolulo.

— Mi ?… Mi mortigis homojn !… — li res-