Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pondis laŭtvoĉe kaj senhezite.

— Sinjoro, indulgu nin !…

— Kia peko !…

— Ĉu vere li estas mortiginto ?…

Kaj longe ankoraŭ oni proponis al li diversajn demandojn, longe eldiris pri li diversajn supozojn, sed li akceptis la antaŭan pozon, fikse direktis ien en spacon sian senmovan rigardon kaj plu jam diris nenion.

Famo pri la mortiginto mistera tuj disvastiĝis ankaŭ tra multaj najbaraj vilaĝoj kaj ĝis la vespero mem ĉirkaŭ li amasiĝis scivolutoj, dezirintaj vidi, kiaj estas mortigintoj.

Kiel okazis tio ĉi, mi ne scias, sed de tiam li restis en nia vilaĝo, ekloĝinte en la domaĉo de maljuna vidvulo Terentij. La maljunulo dum vintroj faris bastajn ŝuojn kaj dum someroj pasigis tutajn tagojn en sia legomĝardeno, kiun li flegis kun amo kaj kiu liveris al li bonan profiton ; aliajn vivrimedojn li ne havis. Li estis homo pia, sed tre silentema kaj homevitema. Krom la preĝejo, kiun li vizitis ĉiufeste, kaj sia legomĝardeno li iris nenien. Krom ne multaj najbarinoj-maljunulinoj, kiuj dum festoj portis al li kruĉon da lakto, lin neniu vizitis kaj eĉ kun tiuj ĉi maloftaj vizitantoj li neniam babilis.

Jen tiuj ĉi du stranguloj ekloĝis kune. Neniu sciis, ĉu ili interparolis iam, ĉu ili iam rakontis unu al la alia ion el sia pasintaĵo, oni nur rakontis, ke la noveveninto ĉiam postsekvas sian mastron, kien