Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ajn tiu iras, kaj nun jam ne senvoĉe li flustradas, kiel oni vidis tion apud la preĝejo, sed duonvoĉe kaj malrapide li legas parkere la psalmaron, kiun tre ŝatas la maljunulo. Oni baldaŭ alkutimiĝis al » la mortiginto « kaj neniun jam timigis tiu lia iama konfeso aŭ la manoj kripligitaj. Oni decidis, en la simpleco de la koro, ke li estas homo tute sendanĝera, kompatinda senhejmulo, doninta propravole promeson toleri la suferojn por savi sian animon. Ĉiu opiniis sia devo viziti lin kaj alporti almozon, kaj dum longaj aŭtunaj kaj vintraj vesperoj oni povis renkonti en la domo de Terentij multajn tiajn vizitantojn. Iafoje ankaŭ mi vizitadis lin, penante diveni la sekreton, kiun li, sendube, kaŝis de flankuloj. Printempe tra la vilaĝo disvastiĝis famo, ke la strangulo malsaniĝis kaj plu jam ne leviĝas de sia kuŝejo. Mi delonge jam ne vidis lin kaj nur serĉis pretekston por tio. Feliĉe, la edzino volis sendi novan ĉemizon por li kaj purajn tolĉifonojn por bandaĝi liajn manojn (oni parolis, ke ili pusis nun treege) kaj mi uzis la okazon.

Estis jam horo malfrua, tamen en la dometo lumis ankoraŭ fajreto. Le mia ĝojo, tie estis neniu fremda. Malgranda lampeto kun disbatita, fumnigrigita vitro pendis super tablo kaj verŝis tiom avaran lumon, ke mi ne tuj, enirinte, povis pririgardi la mizeran internaĵon de la ĉambro kaj ĝiajn loĝantojn. Antaŭ la tablo sur dika betula arbostumpo sidis la mastro kaj flikis malnovan feltŝuon, kontraŭ li apud la fenestro, sur larĝa benko kuŝis lia loĝ-