pura ĉambro, plenigita de vunditoj kaj malsanuloj, kiuj estis zorgeme kaj kompateme metitaj sur la planko kaj litoj. En la ĉambro regis tombeja silento, nur aŭdiĝis ies voĉo maljuna, sed trankvila kaj firma… mi ne tuj rimarkis, ke apud unu fenestro sidis ia viro maljuna, nigrevestita kun glate-razita mentono kaj solene-severa mieno, kiu legis malgrandan libron, kuŝintan antaŭ li, alpremante al la brusto krucifikson, kiun li kunpremis en la maldekstra sulkabunda mano. Mi tuj komprenis, ke li estas pastro, fleginta la malfeliĉulojn, ke tie estis nenia akiro trovebla kaj jam volis foriri, kiam li subite interrompis sian legadon kaj turnis al mi sian severan vizaĝon, kvazaŭ riproĉante min, ke mi venis tiom neĝustaloken kaj rompis la trankvilon de la kuŝantoj. Li volis fari al mi ian geston, lia mano, kunpreminta la krucifikson, jam apartiĝis de la brusto, al kiu ĝi estis alpremita, kiam mi sen plej malgranda hezito ekpikis lin per la bajoneto… La maljunulo ekkriis mallaŭte kaj falis sur la fenestron… La krucifikso kun bruo falis sur la plankon… La kuŝantoj ekmoviĝis, ekĝemis pro timo kaj, kredeble, pro indigno, sed mi jam nenion rimarkis, mi forkuris eĉ ne ferminte post mi la pordon… Kaj tiun ĉi rememoron ankaŭ tuj anstataŭis la alia, ankaŭ ne malpli terura, ne malpli abomeninda… ankaŭ tute forgesita kaj neniam antaŭe rememorita de mi… Iam dum frua printempo ne rapideme reiris, persekutataj de superantaj fortoj de malamikoj. Ni kuris, forlasinte ĉion kaj havis nur unu
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/28
Aspekto