titaj kaj, manĝante trovitajn konservaĵojn, senhonte kun ridego kaj insultaĵoj fanfaronis unu antaŭ la alia pri sia »heroaĵo«… Kaj ankoraŭ el mia imago ne malaperis la mortigita de mi germano belvizaĝa kun la naskmakuleto, kiam kun korpremego terura mi rememoris alian mian heroaĵon… Ĝi okazis ankoraŭ pli frue, preskaŭ en la komenco de mia militservo. Vespere ni eniris ian germanan vilaĝon duone ruinigitan, duone bruligitan. Evidente, ĝi kelkfoje estis jen en niaj manoj, jen en tiuj de la malamiko. Ĝi estis iam belaspekta, tute ne simila al niaj vilaĝoj malpuraj, mizeraj… La larĝa strato estis pavimita, la domoj estis masonitaj kun ruĝaj tegolaj tegmentoj… Antaŭ ĉiu domo estis bele-aranĝitaj florĝardenoj, muroj de kelkoj domoj estis ĝistegmente kovritaj per densaj helverdaj plektokreskaĵoj… mi nenie ĉe ni vidis tian belecon… Jen, ni kuras tra la strato, avideme rigardante ambaŭflanken kaj esperante trovi ian akiron… Ni delonge manĝis nenion kaj esperis trovi en la vilaĝo sufiĉan provizon de iaj manĝaĵoj, forlasitan de la iamaj loĝintoj. Jam multaj el miaj kolegoj kuris jen dekstren, jen maldekstren en domojn forlasitajn kaj mi ĉiam kuris antaŭen, kvazaŭ ion elektante… Subite mi ekvidis domon negrandan, puretan kaj tute ne difektitan de fajro kaj kugloj… Ĝi tute dronis inter luksa kreskaĵaro kaj belaj florbedoj, flegitaj de ies mano zorgema, amanta. Mi enkuris, laŭte piedfrapante, kun bruego malfermis la pordon kaj haltis konsternita… Antaŭ mi estas vasta, tre
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/27
Aspekto