Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

de teruro, malespere atendante sian finon, jen kun rideto sur la lipoj, ankoraŭ ne perdante kredon je nia grandanimeco kaj kompato… Precipe klare mi rememoris unu germanon, kiu staris pli proksime al mi, malaltkreskan, maldikan, tre junan… tute knabon ankoraŭ, kun bela blonda vizaĝo kaj bluaj okuloj… kun naskmakuleto sur la maldesktra tempio… Li kun scivoleco rigardis min kaj mian uniformon kaj, ŝajne, tute ne atendis, ke mi — armito ataku la senarmigitan… malfortan sendefendulon… Li ankaŭ longe staris pacience, supren levinte la manojn kaj de tempo al tempo almetadis la maldekstran manon al la tempio kun la naskmakuleto kaj per malpura maniko de sia soldata jako viŝis ŝviton, fluintan tra la tempio… ne deturnante de mi sian petegantan rigardon… Mi klare rememoris, ke mi subite, kiel freneza, kaptis mian pafilon ĉe pafiltubo, faris mansvingon kaj per tuta mia forte malice-ĝoje ekbatis la germanon — ĝuste kiel Kain la fraton — per la pafilŝtipo je la maldekstra tempio… kie estis la naskmakuleto… Li falis tuj, ekkriinte ion kortuŝe, kaj mi longe ankoraŭ staris super li rigardante, kiel li en agonio mordetis sian manikon kaj kiel tra la naskmakuleto komence ekfluis mallarĝeta helruĝa sangstrieto, poste la tuta tempio bluiĝis kaj la naskmakuleto jam plu ne estis distingebla sur la sangmakulita tempio… Mi klare rememoris, ke tuj, mortiginte la aliajn militkaptitojn, eĉ ne lavinte la manojn, ni komencis ĝoje serĉi manĝaĵojn en la veturiloj kap-