turniĝis de unu flanko la alian, penis pensi pri io tute alia, sed en miaj oreloj tro klare ĉiam ripetiĝis la vortoj de la maljunulo pri la peko de Kain, je kiu mi estis kulpa kaj kiun mi ne konsciis ĝis nun, tute ne opiniis ĝin peko, kaj klare staris antaŭ mi la figuro de la senkulpa, feliĉa Kirill, kiu kvin jarojn toleris grandajn turmentojn en la malliberejo, sed verŝis nenies sangon. Ho, kiel mi enviis lin tiam !… Kaj ju pli longe mi pensis, des pli mi konvinkiĝis, ke la maljunulo estis prava, ke oni trompis nin, fermis niajn okulojn, sendante nin militi. Oni nomis nin herooj, donacis al ni krucojn, sed ĉu ni estis indaj je tia titolo, je tiuj ĉi krucoj? Jen, Kirill vere estas heroo — li kvin jarojn suferis senkulpe kaj li bezonas nenian krucon, ĉar li havas pli altan rekompencon — purecon kaj trankvilecon de la konscienco, konscion, ke li »neniun mortigis, neniun orfigis«, — kaj mi ?… Kaj je la unua fojo tiunokte mi klare rememoris miajn krimojn dum la milito, je la unua fojo la konscienco senindulge ekriproĉis kaj ekturmentis min… kaj jam longe ne ĉesigis la turmentadon. Mi klare rememoris kun ĉiuj plej malgrandaj detaloj, kiel antaŭ du jaroj nia taĉmento dum luma nokto ĉirkaŭis kaj kaptis germanan veturilaron kaj kiel ni amuziĝis je la sendefendaj germanoj, petintaj indulgon kaj longe starintaj antaŭ ni kun la manoj alte levitaj supren… Mi klare rememoris, kiel ili, simile al musoj, trafitaj en kaptilon, kun palaj vizaĝoj timeme rigardis jen tien, jen tien ĉi, jen kun la vizaĝoj, kripligitaj
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/25
Aspekto