permesas al li partopreni tian agon abomenan, malpian. Oni mokis lin kaj ne atentis lian parolon. Pasis unu-du tagoj, oni veturigis lin kun aliaj mobilizitoj ien malproksimen kaj tie enloĝigis ilin en soldatejon. Kirill tie ree proklamis sian rifuzon pli persiste: »Faru al mi, kion vi volas, — li diris, — sed mi neniam prenos pafilon en la manojn !« Oni enkarcerigis lin kaj poste juĝis. La juĝo kondamnis lin al kvin jaroj de malfacilaj laboroj en malliberejo. La naturo donacis al li forton kaj sanecon kaj la Sinjoro sendis toleron, — li senplende submetiĝis al la sorto kaj inde plenumis sian destinon. Kaj kiel ni ĝojis ambaŭ, kiam li revenis kun pura, nemakulita konscienco!… Li ja neniun mortigis, neniun orfigis !…« »Jes, — mi ekpensis, ree ekrigardinte Kirillon kun envio, — li neniun mortigis, neniun orfigis, kaj mi?« Kaj tremo kuris laŭ mia dorso kaj ŝvito malvarma kovris mian frunton. Dum la tutaj kvin jaroj mi, kontraŭe, faris la pekon de Kain senĉese, mi mortigis homojn tute nekonatajn, kies nek lingvon, nek morojn mi konis, sed kiuj, mi sperte sciis tion, estis pli kulturaj, pli kleraj ol mi, malklerulo… Mi mortigis ilin ne pro venĝo, ne pro malbono, kiun iu el ili kaŭzis al mi, mi mortigis ilin nur pro tio, ke mi estis en pli favoraj kondiĉoj, ol ili, ke ili estis… sendefendaj !… Oni enlitigis min kaj mem enlitiĝis, estinginte la fajron; baldaŭ mi sciiĝis pro ilia laŭta egalmezura spirado, ke ili dormas, sed mi ne povis ekdormi eĉ por unu minuto. Mi
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/24
Aspekto