vivis tiel, dankis la Sinjoron por ĉiuj Liaj bonfaroj al ni, subite… la militego… venis ordono, ke oni soldatigu ĉiujn… eĉ solan filon de maljunulo. Kion fari?… Kaj mi devas diri al vi, bona homo, ke li estas de la juneco religiema kaj timanta Dion… Ni longe ĝemadis antaŭ la disiĝo neevitebla, interkonsilis kaj konsideris la aferon ĉiamaniere kaj, fine, ni decidis, ke li rifuzu la militservon. Kia soldato li estus, li neniam prenis pafilon en la manojn, li neniam eĉ buĉis kokon, pro kio li prenos sur sian animon puran, infanesenkulpan la pekon de Kain?«. »Kian pekon de Kain?« — mi subite demandis kun miro ekrigardinte la rakontinton, poste ankaŭ lian filon, kiu ankoraŭ staris kontraŭ mi, kaj mi eksentis, kvazaŭ subite falus sur mian koron, ĝis tiam ĝojan kaj trankvilan, ia ŝarĝo, pli peza ol ŝtono… »Ĉu vi ne legis? — la maljunulo respondis. — La unua homo havis du filojn kaj unufoje la pli aĝa — Kain mortigis sian fraton… Ĉu oni ne ripetas la saman pekon ĝis nun dum ĉiu milito? Kion oni faras dum milito?… Oni rabas, bruligas kaj ĉefe mortigas unu la alian, kvazaŭ konkurante, kiu mortigos pli multe… tute forgesante la ordonon de Dio »Ne mortigu !«, tute forgesinte, ke militante oni mortigas siajn fratojn, ĉar ĉiuj popoloj, estante filoj de la Reĝo Ĉiela, inter si estas parencoj… fratoj! Nu, kiam oni venigis Kirillon en la urbon, li tuj proklamis al tiea estraro milita, ke li ne povas militi, ke lia konscienco ne
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/23
Aspekto