Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Lia nomo. Se vi volas scii niajn nomojn ne pro simpla scivoleco, se vi iam dum via preĝo ekdeziros rememori ilin, mi diros ilin volonte: mi estas sklavo de Dio: Tiĥon kaj li — li montris sian kunulon — estas Kirill — mia filo, antaŭ nelonge reveninta el malliberejo… « Mi ekrigardis Kirillon, li staras ĝoja, milda rideto ludas sur lia vizaĝo kaj la mieno estas serioze-kontenta. Nek ruĝaĵo kovris lian vizaĝon, nek ia signo de honto ekglitis tra ĝi, kiam la patro diris pri lia reveno, kontraŭe, liaj okuloj ekbrilis eĉ per fiereco ŝajna, dum li elparolis la vorton »malliberejo«. »Sidiĝu, bona homo, al la kameno, varmiĝu, kial vi staras? Ripozu… Kirĉjo tuj preparos liton por vi«, — parolas la maljunulo… Ni sidiĝis kaj mi longe kun miro rigardis silente jen lin, jen la filon, tre konfuzis min lia aludo je malliberejo. »Sinjoro, — mi pensas, — mi neniam vidis tiajn bonulojn. Li tute ne similas al krimulo, do kio alkondukis lin al malliberejo ?« La maljunulo kvazaŭ konjektis mian konfuziĝon kaj, preninte min je la ŝultro, diris afable: »Pli ol tridek jarojn mi vivas vidve, sen ia virino en la domo kaj grandan konsolon la Sinjoro donis al mi en la filo. Li estas jam kvardek du-jara, sed kia li estis dum sia juneco, tia li restis ĝis nun: milda, obeema, bona… Li nek kontraŭdiras al mi, nek ofendas min — unuvorte, li estas infano… Kaj mi vivis kun li sen mizero, sen malĝojo ĝis la milito. Ĉar li estis la sola filo, li ne partoprenis siatempe en militservo. Nu, jen ni