li diris, — mi petas. Estu nia gasto ! « Mi eniris… Mi vidas ke la ĉambro estas granda, super la tablo brulas granda lampo kaj ĉirkaŭe, kien ajn mi rigardus, estas pureco, ordo. Sur la tablo staras vespermanĝo kaj ĉe la tablo sidas alia viro de kvardek jaroj proksimume, gaja, kontenta. » Kirĉjo, — diris la maljunulo al la viro, — jen Kristo sendis al ni karan gaston, Sian anĝelon. Donu al li vian sekan tolaĵon, li malsekiĝis, ni varmigu lin, nutru «. Oni tiuj vestis sur min purajn kaj sekajn vestaĵojn, ekhejtis kamenon kaj sidigis sur lokon honoran al la vespermanĝo. Ĉion ĉi oni faris rapideme kaj plej serveme, kvazaŭ al sia plej bona amiko aŭ parenco, eĉ tute ne demandinte min, kiu mi estas kaj kien mi celas. Neniam mi vidis tian bonecon kaj eĉ hejme oni ne renkontus min kun tia gastameco kaj amo. Kaj mi ekamis ambaŭ virojn de la unua rigardo, de unua ilia vorto… La vespermanĝo pasis silente: mi apetite manĝis post longa vojmalsatado kaj la mastroj, ne cedante unu al la alia, regalis min, senĉese metante antaŭ mi plej bonajn pecojn… Nu, la vespermanĝo finigis… mi preĝis kaj faris profundan riverencon al la mastroj : » Mi dankas vin, — mi diris, — rekompencu vin Dio. Jen vi vestis min, varmigis, nutris kaj mi eĉ ne scias vian nomon, bonfarantoj « … » Vi vane dankas nin, ni faris nur, kion ni devis « — kaj ili ambaŭ same profunde riverencis al mi. » La Reĝo de la ĉielo estas tre favora al ni pekuloj kaj ni ĝojas iamaniere bonservi al iu por gloro de
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/21
Aspekto