hejmen post kelkjara vivo milita…
— Jes!… — ekaŭdiĝis mallaŭta voĉo de la kuŝinto, akompanata de profunda ekspiro. — Mi iras… la piedoj glitas, la pluvo frapas la vizaĝon, la vento ŝiras la baskojn de la ŝinelo kaj ĉirkaŭe estas densa mallumo… Sed mi nenion atentas, jam estas proksima la hejmo, baldaŭ mi ekvidos la edzinon, la filon !… Mi iras, glitas, faletas, kaj ĉiam prezentas al mi, kiel ĝojos la edzino, kiel mi karesos la filon, kiu ne rekonos min… Mi ja forlasis lin kvin monata kaj nun li estas jam kvinjara ; kaj mi sentas nek la pluvon, nek la venton, nur mi penas paŝi pli rapide… Sed ne longe mi tiel iris, baldaŭ montriĝis, ke mi perdis la vojon en la mallumo, ke mi hazarde iras tra ia arbareto… Longe mi iris tiamaniere… Mi jam bedaŭris ne unufoje, ke mi ne restis pasigi la nokton en gastejo apud la stacidomo… Mi malsekiĝis ĝis la ostoj kaj frostetis, kiam subite ie post la arboj proksime ekbrilis fajreto. Kun duobligita energio mi preskaŭ ekkuris en tiu direkto kaj baldaŭ eniris en ian malgrandan, tute nekonatan vilaĝon. Nur en unu dometo brilis ankoraŭ fajreto, la fajroj en ĉiuj aliaj estis jam estingitaj. Mi kuraĝe ekfrapis sur la pordo de tiu ĉi domo. Altkreska, grizhara maljunulo tuj eliris al mi kun lanterno en la mano, malfermis la pordon kaj supraĵe ekrigardinte min, demandis : » Kion vi bezonas, bona homo ? « Mi respondis : » Permesu al mi, mi petas, pasigi la nokton en via domo, mi devojiĝis, malsekiĝis, malvarmiĝis… « » Eniru, —