Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

anto. Lia maldika, pala vizaĝo, turnita supren, estis solene-trankvila kaj havis nuancon de ia nesurtera feliĉo, la lipoj maldikaj ridetis simplanime-infane kaj la senmova rigardo. Laŭkutime, estis direktita ien en la spacon. Laŭkutime, li neniom atentis mian venon, kvazaŭ li tute ne rimarkus min, nur la lipoj moviĝetis senvorte; ĵus, enirante, mi aŭdis lian viglan paroladon, sed ĝi tuj interrompiĝis, kiam mi transpaŝis la sojlon.

Mi ŝovis en la manojn de la maljunulo la tolaĵojn kaj klarigis ilian destinon. — Mi dankas, mi dankas… — li diris, afable riverencante al mi. — Via donaco estas ĝustatempa… Liaj manetoj tre pusas… Sidiĝu, sidiĝu…

— Mi, ŝajne, ĝenas vin — mi diris, sidiĝante, kaj je la unua fojo mi eksentis malbonodoron, similan al kadavrodoro, kiu ekblovetis al mi de la kuŝinto. — Vi, ŝajne, interparolis…

— Jes, jes… Hodiaŭ li tute malfortiĝis… Jam nenion li manĝas, mi timas, ke li… Li antaŭsentas proksiman liberiĝon kaj volis hodiaŭ rakonti al mi sian historion… Mi delonge proponas al li venigi pastron por komuniiĝi, li ĉiam rifuzis, li parolis, ke tio estas malpermesita de iu, neĝustatempa… kaj hodiaŭ, gloro al Dio, li mem jam deziras… Se vi volas, aŭskultu… multon edifan vi aŭdos… — kaj post nelonga paŭzo li sin turnis al la kuŝinto:

— Nu, dia… Nu, dia homo, nun mi ree aŭskultos, daŭrigu. Vi diris, ke estis pluva nokto malluma, kiam vi iris de la fervojstacio, revenante