en koto meze de la vojo… La bandaĝo defalis de lia okulo, nudiginte lian vundon teruran, kaj kovris per si la nazon kaj buŝon. Li stertoris, penis formeti la bandaĝon, sed unu lia mano, videble, estis ankaŭ vundita kaj senmova kaj la alian li neniel povis elpreni el sub sia dorso, kien ĝi trafis dum la falo…
La kuŝanto silentiĝis kaj levis al la lumo unu manon ŝvelintan. En liaj okuloj lumis larmoj. Ekrigardinte ĝin atente de ĉiuj flankoj, li kun kontenta mieno jam volis ree kuŝigi ĝin sur la bruston, sed Terentij ĝustatempe prenis ĝin per sia mano, singardeme viŝis de ĝi la fluetintan puson per ĉifonaĵo kaj aprobe balancis al li sian kapon. Profunda kaj daŭra ekspiro flugis el lia brusto.
— Nur matene mi ekdormis, sed sonĝoj teruraj, inkubaj persekutis min eĉ dum la dormo… Mi sonĝis jen la mortigitan de mi junan germanon… Li kuŝis kaj ia maljunulino, sendube, lia patrino, karesis lin per la manoj, ploregante super li kaj kisante je la naskmakuleto. Ŝi alte levis super la kapo sian madikan pugnon kaj minace skuis ĝin… kaj apude staris Kirill, ĝoja, trankvila kun serena mieno kaj ridetantaj lipoj… »Mi neniun mortigis, mi neniun orfigis !…« — li parolis montrante siajn manojn maldelikatajn, kaloplenajn pro la longedaŭra laborado en la malliberejo. Jen mi sonĝis la pastron, pikmortigitan de mi… Alpreminte al la brusto la krucifikson, kunpremitan en la maldekstra mano, li iris en sia nigra vestaĵo. En la