Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

alia mano li tenis malgrandan libron kaj ion kantis el ĝi voĉtire, kortuŝe. Kaj post li oni portis ĉerkojn de mia edzino, de mia filo…

Matene mi rakontis al Tiĥon, kian grandan impreson je mi faris lia hieraŭa rakonto, kiel lia aludo je la peko de Kain subite vekis mian dormintan konsciencon, kaj petis de li konsilon, kion fari por supersoni la riproĉojn de la konscienco, kiu de la mateno kun nova forto ekmordis mian koron, kaj por retrovi la perditan trankvilon. Tiĥon atente aŭskultis min kaj, kiam mi finis, li malgaje mallevis sian grizan kapon super la tablo kaj longe silentis. »Preĝu, mia kara, pentofaru, petu Dion«… — li diris, fine, kun kompato turninte al mi sian zorgatakitan vizaĝon. »Dio pardonos… Se tio ne sufiĉos… pilgrimu al Kiev aŭ en la Sanktan Landon… En Kiev, en tieaj famaj kavernoj saviĝas multaj ermitoj… Ili estas homoj tre spertaj kaj korkonantoj, ili instruos vin… Se vi iros Kiev-on, ne forgesu, penu trovi tie unu ermiton, tre maljunan, Sinesij-on, se li vivas ankoraŭ. Li delonge jam nenien eliras el sia eta ĉambreto subtera… Multaj homoj el tuta Rusujo sankta penas penetri al li kaj ricevi de li konsolon kaj benon, sed nur ne multaj indiĝas je tia feliĉo… eble, vi indiĝos… kaj krom li apenaŭ iu helpos al vi!… Jes, sed li helpos, mi povas certigi vin pri tio… Li estas nomata Sinesij — ne forgesu la nomon. Lia ĉambreto estas ĉiam fermita, akvon kaj unu pecon da pano oni ĉiutage donas al li tra malgranda fenestro