Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

en la muro… Antaŭ lia pordo ekstere pendas laŭlarĝe de ĝi, inter la fostoj, multpeza fera ĉeno… Apude staras maljuna monaĥo. Oni venas al la pordo alterne, kiam la maljunulo ripozas de sia kutima preĝado, kaj oni tuŝetas per la mano la ĉenon. Se veninto estas inda ricevi la konsilon de la ermito, se li kredas je lia akrevideco kaj saĝeco, la ĉeno tuj falas de la simpla altuŝo de la veninto kaj li senmalhelpe jam povas eniri al li… En kontraŭa okazo, kiom ajn oni tuŝetus la ĉenon, kiom ajn petus la monaĥon aŭ la ermiton mem tra la pordo, la ĉeno ne falos… Vizitu lin… li helpos al vi…« Mi tiel ĝojiĝis je tiu ĉi sciigo, ke mi tuj jam volis pilgrimi en Kiev-on, sed Tiĥon admonis, ke mi antaŭe venu al la edzino kaj filo… Mi kun larmoj dankis la bonfarantojn por la gastameco kaj bona konsilo kaj ekiris plu al la hejmo… La edzino renkontis min apud la domo… ŝi jam ne esperis vidi min jam… Ŝi ekploris pro ĝojo, ĉirkaŭprenis min… En la domo mi trovis la filon… beletan knabeton-dikulon. Li komence ne volis alproksimiĝi al mi kaj post nelonge ni jam estis nedisigeblaj amikoj… Najbaroj kunvenis, ili gratulas min, demandas min, kaj mi rigardas ilin kaj nur ploras… Ili supozas, ke mi ploras pro ĝojo, ke mi viva kaj sana revenis hejmen… Sed mi ploris pro envio, ke ili ĉiuj, kiel Kirill, estis puraj, senmakulaj, kiel anĝeloj, kompare kun mi… ke mi malpurigis per homa sango miajn manojn, ke mi faris la pekon de Kain… eĉ pli… Kain ja mort-