Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

igis nur unu fraton, kaj mi kiom da fratoj mortigis?… Krom la juna soldato kun la naskmakuleto kaj la pastro mi eĉ ne scias, kiom da homoj mi mortigis en bataloj, atakoj, pafante hazarde… Kain ja neniun orfigis, kaj mi? Kiom da junaj virinoj, kiom da malgrandaj infanoj pro mi seniĝis je plej karaj homoj?… Mi estas pli malbona, ol Kain mem, malbenita de Dio kaj homoj !… Mi pensas tion ĉi kaj ploras, kaj neniu scias la ĝustan kaŭzon de mia ploro… Hejme mi loĝis nelonge, mi ne povis… La filo ofte alkuris al mi, petis min, ke mi karesu lin… Tuj, kiam mi etendis al li la manojn, mi vidis — miaj manoj estas sangmakulitaj… mi iris lavi ilin… La sama okazis, tuj, kiam mi tuŝetis la edzinon… Senĉese mi iris kaj lavis la manojn. Dum mi lavis ilin, ŝajne, ili estis puraj, sed se mi etendis ilin al la edzino, aŭ al la filo — ili tuj ree estis sangmakulitaj !… La edzino nenion komprenis, miris, demandis min, kial mi senĉese lavas la manojn?… Mi longe silentis, fine, mi ĉion rakontis pri miaj krimoj sennombraj dum la milito, pri Tiĥon, kiu okaze vekis mian konsciencon, kaj pri Kirill, kiu ne volis malpurigi sin per sango de homo kaj preferis kvin jarojn suferi en la malliberejo, pri miaj konsciencriproĉoj netolereblaj, pri la konsilo de Tiĥon… pri ĉio mi rakontis al ŝi… Mi genuiĝis antaŭ ŝi kaj petis, ke ŝi delasu min al la ermito en Kiev-on.

La rakontanto ree silentiĝis, levetis la kapon kaj petis akvon. La maljunulo trinkigis lin, ree