zorgeme viŝis liajn fingrojn kaj la tutan vizaĝon, tra kiu fluis feliĉaj larmoj de pento. Kaj post paŭzo negranda li daŭrigis kun ĉiam kreskanta entuziasmo.
— Mi piediris longe, longe… Multajn urbojn grandajn kaj malgrandajn mi trairis, kaj trairitaj vilaĝoj estis tute nekalkuleblaj… Dum la vojo mi nutris min per almozoj, kiujn ĉie oni donadis malavare, kaj noktojn mi pasigis aŭ, se estis varme, ie sub arbetaĵoj en kampo aŭ arbaro, aŭ en domoj de bonfarantoj. En Kiev-on mi venis printempe, ĝuste antaŭ Pasko… Mi tuj esploris la aferon. Montriĝis, ke Tiĥon parolis veron, ke, efektive, ie en »la malproksimaj katakomboj« post la urbo vivas patro Sinesij — tre, tre maljuna homo — akrevidulo kaj granda konsolanto… Ke ĉiujare venas al li miloj da homoj, sed nur ne multaj indiĝas vidi lin kaj interparoli kun li, ke oni povos viziti lin nur post la festo… Kiam mi sciiĝis pri ĉi tio, mi tuj eksenti ian plifaciliĝon. Venis Pasko… ciûj ĝojas, sonoriloj gaje sonoras, la tuta naturo, ŝajne, partoprenas la solenon, plivigliĝis ankaŭ mi… Miaj turmentoj neniom malpliiĝis, sed mi sentis, ke alproksimiĝas la tempo, kiam mi povos ekvidi la sanktulon, kaj mi petegis Dion tage kaj nokte, ke la akrevidulo ne forigu min… Bone, en tempo difinita mi venis en la katakombojn… antaŭe mi havis eĉ nenian ideon pri ili… Mi iris malrapide tra mallarĝa koridoro subtera, malluma. Antaŭe iris monaĥo kun kandelo brulanta en la mano… Je