Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ambaŭ flankoj de la koridoro estis niĉoj (je kelkaj vicoj) kun relikvoj de sanktuloj, malgrandetaj ĉambretoj de ermitoj kaj etaj preĝejetoj, en kiuj oni diservis seninterrompe tage kaj nokte… Longe ni iris… Fine, ni venis kaj haltis… En granda niĉo staris granda ikono de Dipatrino kun multaj diverskoloraj lampetoj kaj kandeloj, brulintaj antaŭ ĝi, kaj kontraŭ la ikono mi ekvidis negrandan pordon kaj apud ĝi en la muro etan fenestreton, kurtenitan de interne… Apud la pordo staris maljuna monaĥo kun severa kaj sensange-pala vizaĝo, kaj antaŭ la pordo staris, atendante sian vicon, 15—20 homoj proksimume, plimulto de ili — riĉaj kaj bone vestitaj… Ekvidinte ĉi tion, mi ekĝojis, eĉ ekploris… Mi tiuj genuiĝis antaŭ la ikono kaj longe preĝis, petante la Sinjorinon Dipatrinon, ke ŝi indigu min vidi la sanktan ermiton… Pasis iom da tempo, subite mi aŭdas ke la pordo malfermiĝas kaj el la ĉambreto de la ermito eliras maljunulino ploranta, sed tiel ĝoja kaj lumvizaĝa, kvazaŭ ŝi… mi eĉ ne scias, al kio mi komparu ŝian ĝojon!… »Li akceptis, li akceptis min… li benis!… Sinjoro, mi pekulino dankas Vin…« — ŝi flustris ĝoje, faris krucosignojn kaj tutkorpe tremetis pro emocio… Oni ĉirkaŭis ŝin, demandis, enviis ŝian feliĉon ; ŝi kisis varme ĉiun demandinton kaj nur flustris, kiel antaŭe : »La Sinjoro indulgis min!… Nun mi mortos trankvile… Gloro al la Kreinto…« Dume mi vidas, ke venas al la pordo ia komercisto, li faras krucosignon kaj per la mano