tremanta ektuŝetas la ĉenon, kiu baras la enirejon… Ni ĉiuj kun streĉita atento rigardas lin kaj la ĉenon mirindan, sed pasas unu sekundo, du… nenia sono estas aŭdata… La monaĥo prenas la komerciston je la ŝultro, laŭte diras al li »vi ne estas inda !« Kaj forigas lin de la pordo. Venas ia malsana virino, apenaŭ movante la piedojn, ŝi senĉese faras krucosignojn kaj tremas, kiel en febro… Ŝi etendas la manon kaj atendas… Kiel antaŭe, nenia sono estas aŭdebla, responde je ŝia tuŝeto de la ĉeno… Ŝi ploras ĉiam pli kaj pli laŭte, ŝi jam ploregas… »Enlasu min, sankta patro! Enlasu…« — ŝi ekkrias laŭtege kaj falas teren en teruraj konvulsioj… La monaĥo kun iaj virinoj portas ŝin, svenintan, for de la pordo… Ree venas ia virino, riĉe vestita, poste du pastroj, juna fraŭlino, ia kaduka eksoficiro… seninterrompe unu post la alia sekvas longa vico de soifantoj de konsolo kaj beno de la ermito… Ĉiu el ili alproksimiĝas al la pordo tuŝetas la ĉenon kaj, ekaŭdinte ĉiam la samajn vortojn de la monaĥo : »vi ne estas inda !«, reiras kun malĝojo, mallevinte la kapojn. Multaj, simile al la malsana virino, svenas kaj la monaĥo tuj fortrenas ilin de la pordo por liberigi la lokon por iu alia… Mi rigardas la malfeliĉulojn, mi ankaŭ tremas pro interna emocio kaj pli firme alpremiĝas al la muro. Mi timas, ke la piedoj tremantaj ne eltenos min kaj mi falos… Mi vidas, ke plu neniu indiĝas je la favoro de la sankta ermito, kaj mia koro ĉiam batas pli kaj pli maltrankvile en
Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/36
Aspekto